2011-02-02

B-ismi llāh

Mi volas komenĉigi mian blogon per la tradicie islama formulo «B-ismi llāhi r-rahmāni r-rahīm». En la araba lingvo  ĝi skribat بسم الله الرحمن الرحيم. Tio estas la unua frazo da 113 ĉapitroj de la Sanka Korano. La tradukaĵo en Esperanto estas «Je la nomo de Dio, la donema, la pardonema». La mallonga formula estas «B-ismi llāh», tiu signifas «Je la nomo de Dio». 

Ni diras tiun frazon ankaŭ en nia ĉiutaga lingvaĵo. Ni komenĉigas religiajn retorikaĵojn, referaĵojn, leterojn kaj similajn aferojn per «B-ismi llāh» aŭ «B-ismi llāhi r-rahmāni r-rahīm». Ĉe la rituala lavado antaŭ la preĝo kaj ankaŭ ĉe la islama buĉado, ni devas diri «B-ismi llāh». 

En aliaj situacioj estas ĝenerale uzata kaj tradicia agmaniero. Ekzemple ni diras «B-ismi llāh» 

  • antaŭ ni voĉlegas aŭ legas la Sanktan Koranon
  • antaŭ ni komenciĝas vojaĝon 
  • antaŭ ni eniras en domo aŭ en moskeo
  • antaŭ ni eliras el moskeo
  • antaŭ la seksaj interrilatoj
  • antaŭ ni manĝas

    Ĝenerale estas islama rito diri «B-ismi llāh» antaŭ ni komenciĝas agadon. Kaj pro tio ke mi komenciĝas mian blogon, mi diras «B-ismi llāh».


    No comments:

    Post a Comment