2011-02-17

La preĝalvoko

En Eŭropo, flama distkuta temo estas la islama preĝalvoko. En araba, ĝi nomiĝas adân. Sed preskaŭ neniu scias, kion signifas la vortoj de la preĝalvoko. Estas diversaj versioj de la preĝalvoko, laŭ diversaj islamaj grupoj (sunaistoj, ŝijaistoj, diversaj leĝoskoloj,...), sed ĉiuj versioj estas tre similaj. La plej granda diferenco estas la nombro de la ripetadoj de la unua frazoj.

La plej disvastiĝinta versio, kiu estas uzata de tre sunaistaj leĝoskoloj (hanafia, hanbalia kaj ŝafiia leĝskoloj) estas la sekva:


Allâhu akbar
Dio estas pli granda
Allâhu akbar
Dio estas pli granda
Allâhu akbar
Dio estas pli granda
Allâhu akbar
Dio estas pli granda
Aŝhadu an lâ ilâha illa llâh
Mi atestas, ke ne ekzistas Dio krom Dio
Aŝhadu an lâ ilâha illa llâh
Mi atestas, ke ne ekzistas Dio krom Dio
Aŝhadu anna Muhammadan rasûlu llâh
Mi atestas, ke Mohamedo estas la profeto de Dio
Aŝhadu anna Muhammadan rasûlu llâh
Mi atestas, ke Mohamedo estas la profeto de Dio
Hajja 'alâ s-salâ
Urĝu al la preĝo
Hajja 'alâ s-salâ
Urĝu al la preĝo
Hajja 'alâ l-falâh
Urĝu al la savado
Hajja 'alâ l-falâh
Urĝu al la savado
Allâhu akbar
Dio estas pli granda
Allâhu akbar
Dio estas pli granda
Lâ ilâha illa llâh
Ne ekzistas Dio krom Dio

Tiu preĝalvoko estas vokata antaŭ la preĝoj tagmeza, posttagmeza, vespera kaj nokta. Antaŭ la unua preĝo de la tago, la preĝo matena, oni vokas alia versio:


Allâhu akbar
Dio estas pli granda
Allâhu akbar
Dio estas pli granda
Allâhu akbar
Dio estas pli granda
Allâhu akbar
Dio estas pli granda
Aŝhadu an lâ ilâha illa llâh
Mi atestas, ke ne ekzistas Dio krom Dio
Aŝhadu an lâ ilâha illa llâh
Mi atestas, ke ne ekzistas Dio krom Dio
Aŝhadu anna Muhammadan rasûlu llâh
Mi atestas, ke Mohamedo estas la profeto de Dio
Aŝhadu anna Muhammadan rasûlu llâh
Mi atestas, ke Mohamedo estas la profeto de Dio
Hajja 'alâ s-salâ
Urĝu al la preĝo
Hajja 'alâ s-salâ
Urĝu al la preĝo
Hajja 'alâ l-falâh
Urĝu al la savado
Hajja 'alâ l-falâh
Urĝu al la savado
As-salâtu ĥajru min an-naŭm
La preĝo estas pli bona ol dormo
As-salâtu ĥajru min an-naŭm
La preĝo estas pli bona ol dormo
Allâhu akbar
Dio estas pli granda
Allâhu akbar
Dio estas pli granda
Lâ ilâha illa llâh
Ne ekzistas Dio krom Dio

No comments:

Post a Comment