2011-02-16

Pro kio mi volas kriĉi, kiam mi aŭskultas «kaptuko»

Se iu sciiĝas, ke mi estas islamanino, la unua demando estas preskaŭ ĉiam pri la kaptuko. Ofte mi aŭskultas: «Vi (ne) devas vesti kaptukon?» aŭ «Kial vi (ne) vestas kaptukon?». Honeste, mi ne plu volas aŭskulti la vorto «kaptuko». Mi iĝas islamanino, ĉar mi kredas, ke ekzistas nur unu Dio (li estu glorplena kaj majesta). Kaj ĉar mi kredas, ke Mohamedo (Dio honoru lin kaj Dio donu pacon al lin) estis lia profeto. Kaj ĉar mi kredas, ke la Sankta Korano estas la mesaĝo de Dio (li estu glorplena kaj majesta). La kaptuko ne estas, ne estis kaj ne estus centra punkto en mia kredo. Ankoraŭ en la Sankta Korano, la kaptuko ne estas grava temo. La ambaŭ versoj, tiu mencias la vestaĵo de virino, estas:
ĉapitro 24, verso 31
Kaj parolu al kredantaj virinoj ke ili devas vidi teren, ke ili devas gardi ilia ĉasteco kaj ke ili ne devas monti ilian ornomaĵon – krom tio, kio oni permesata vidi; kaj ke ili devas vuali iliajn dekoltaĵojn per iliaj tukoj (arablinvge: ĥumur, la pluralo de ĥimâr) …
ĉapitro 33, verso 59
Profeto, parolu al via edzinoj kaj al la via filinoj, ke ilin devas kovriĝi iliajn supervestojn (arablingve: ĝilbâb) supre de siaj korpoj. Kaŭze de tio plej eble oni ekkonas ilin kaj oni ne ĝenas ilin.
Laŭ mia opinio estas la grava parto de la verso «Kaŭze de tio plej eble oni ekkonas ilin kaj oni ne ĝenas ilin.», ĉar nenio scias, kio «ĥumur» kaj «ĝilbâb» ekzakte signifis en la tempo kaj en la lingvo de Mohamedo (Dio honoru lin kaj Dio donu pacon al lin). La interpretadoj diras diferencajn aĵojn, de malnudaj brustoj ĝis visaĝvualo. Pro tio mi sekvas al la nemiskomprenebla instrukcio «oni ekkonas ilin kaj oni ne ĝenas ilin». Laŭ mia opinio ĝi signifas, ke mi vestas vestaĵon, kiu en mia ĉirkaŭaĵo estas deca kaj konvena, kovras pli ol mezuma vestaĵon kaj ĝis estas ne okulfrapa. Se la virinoj en mia ĉirkaŭaĵo vestas kaptukon, ekzemple en la moskeo aŭ ĉe islamaj aranĝadoj, ankoraŭ mi vesetas kaptukon. Se la virinoj en mia ĉirkaŭaĵo ne vestas kaptukon, ankoraŭ mi ne vestas kaptukon.

Konzise: Jes, mi vestas kapukon. Ne, mi ne vestas kaptukon. Dependas je la cirkonstancoj. Kaj dependas je la hararanĝo. Se mi havas malbelhartagon, mi vestas kaptukon.

No comments:

Post a Comment