2011-02-15

Naskiĝtago de la profeto Mohamedo

Hodiaŭ estas la naskiĝtago de la profeto Mohamedo (Dio honoru lin kaj Dio donu pacon al lin), arablingva maŭlid an-nabî, laŭ la kalkulo de la sunaistoj. La ŝijaistoj festas kvin tagoj post la sunaistoj. Hodiaŭ tutmonde la islamanoj festas. En kelkaj landoj estas procesiojn, ofte la festo similas al la karnevalo en Eŭropaj landoj.

Sed kelkaj islamanoj ne festas la naskiĝtagon de la profeto Mohamedo (Dio honoru lin kaj Dio donu pacon al lin), ĉar ili sentas, ke la festo estas nepermesebla reformo (arablingva: bid'a). Ekzemple, pro tio hodiaŭ oni ne festas en Saŭda Arabio.

Mi sekvas al la germana propoldiro: «Oni devas festi ĉiujn festojn, kiu ekzistas». Ĉar hodiaŭ mi festas kaj mi bondeziras al miaj legantoj.

No comments:

Post a Comment