2011-02-23

Mia plej ŝatata maniero de l' kaptuko

Ĝi tiele aspektas:



Vi bezonas:
  • unu harligaĵo 
  • unu silkŝalo kiel subtuko kaj kolorakcento, ĉi-tiufoje mi prenis lilaleoparda silksâlo
  • unu granda tuko, almenaŭ 150 foje 70 centimetroj, ĉi-tiufoje mi prenis grandan nigran kotontukon
  • unu hiĝabfibulon aŭ sendanĝera pinglo, ekstero estas indiferenta, ĉi-tiufoje mi prenis nigran hiĝabfibulon kun blanka dezajno
  • unu belspektan hiĝabpinglo, ĉi-tiufoje mi prenis ĝin kun rozkolora strasfloro 
  • unu pinglon, ekstere estas indiferenta 
Unua paŝo: Konŝnuru la hararon en la nuko kun la harlogaĵon kaj bindu la silkŝalon ĉirkaŭe la kapon. Antaŭe ĝi devas kovri la hararon kaj parton de la frunto. Malataŭe devas esti nodaĵo en la nuko. Un fino de la silkŝalo devas esti longa kaj un fino devas esti mallonga. Kuŝigu la longan finon antaŭen supre de la maldekstra ŝultro. 



Dua paŝo: Kiŝigu la grandan tukon supre de la kapo. Oni devas vidi la silkŝalon ĉe la frunto. La mallonga finde de la granda tuko devas esti ĝisŝultra kaj sur la maldekstra flanko. Fibulu la grandan tukon sub la mentono per la hiĝabfibulo. 



Tria paŝo: Prenu la tukon antaŭ la dekstra orelo. Trenu ĝi sub la menton kaj al la maldekstra kapflanko supre de la orelo.Tie, fiksiĝu ĝin per la pinglo. 



Kvara paŝo: Pluen trenu la tukon sur la okcipito al la dekstra kapflanko kaj fiksiĝu ĝin antaŭ la orelo per la belspektra hiĝabfibulo. 



Kvina paŝo: Treno la longan finon de la silkŝalo sub la pino al la dekstra flanko al antaŭe. Trenu la finon de la silkŝalon sekvanta al la granda tuko sur la okcipito kaj metu la finon sub la granda tuko. 



La hiĝabo estas preta! 

2011-02-17

La preĝalvoko

En Eŭropo, flama distkuta temo estas la islama preĝalvoko. En araba, ĝi nomiĝas adân. Sed preskaŭ neniu scias, kion signifas la vortoj de la preĝalvoko. Estas diversaj versioj de la preĝalvoko, laŭ diversaj islamaj grupoj (sunaistoj, ŝijaistoj, diversaj leĝoskoloj,...), sed ĉiuj versioj estas tre similaj. La plej granda diferenco estas la nombro de la ripetadoj de la unua frazoj.

La plej disvastiĝinta versio, kiu estas uzata de tre sunaistaj leĝoskoloj (hanafia, hanbalia kaj ŝafiia leĝskoloj) estas la sekva:


Allâhu akbar
Dio estas pli granda
Allâhu akbar
Dio estas pli granda
Allâhu akbar
Dio estas pli granda
Allâhu akbar
Dio estas pli granda
Aŝhadu an lâ ilâha illa llâh
Mi atestas, ke ne ekzistas Dio krom Dio
Aŝhadu an lâ ilâha illa llâh
Mi atestas, ke ne ekzistas Dio krom Dio
Aŝhadu anna Muhammadan rasûlu llâh
Mi atestas, ke Mohamedo estas la profeto de Dio
Aŝhadu anna Muhammadan rasûlu llâh
Mi atestas, ke Mohamedo estas la profeto de Dio
Hajja 'alâ s-salâ
Urĝu al la preĝo
Hajja 'alâ s-salâ
Urĝu al la preĝo
Hajja 'alâ l-falâh
Urĝu al la savado
Hajja 'alâ l-falâh
Urĝu al la savado
Allâhu akbar
Dio estas pli granda
Allâhu akbar
Dio estas pli granda
Lâ ilâha illa llâh
Ne ekzistas Dio krom Dio

Tiu preĝalvoko estas vokata antaŭ la preĝoj tagmeza, posttagmeza, vespera kaj nokta. Antaŭ la unua preĝo de la tago, la preĝo matena, oni vokas alia versio:


Allâhu akbar
Dio estas pli granda
Allâhu akbar
Dio estas pli granda
Allâhu akbar
Dio estas pli granda
Allâhu akbar
Dio estas pli granda
Aŝhadu an lâ ilâha illa llâh
Mi atestas, ke ne ekzistas Dio krom Dio
Aŝhadu an lâ ilâha illa llâh
Mi atestas, ke ne ekzistas Dio krom Dio
Aŝhadu anna Muhammadan rasûlu llâh
Mi atestas, ke Mohamedo estas la profeto de Dio
Aŝhadu anna Muhammadan rasûlu llâh
Mi atestas, ke Mohamedo estas la profeto de Dio
Hajja 'alâ s-salâ
Urĝu al la preĝo
Hajja 'alâ s-salâ
Urĝu al la preĝo
Hajja 'alâ l-falâh
Urĝu al la savado
Hajja 'alâ l-falâh
Urĝu al la savado
As-salâtu ĥajru min an-naŭm
La preĝo estas pli bona ol dormo
As-salâtu ĥajru min an-naŭm
La preĝo estas pli bona ol dormo
Allâhu akbar
Dio estas pli granda
Allâhu akbar
Dio estas pli granda
Lâ ilâha illa llâh
Ne ekzistas Dio krom Dio

2011-02-16

Pro kio mi volas kriĉi, kiam mi aŭskultas «kaptuko»

Se iu sciiĝas, ke mi estas islamanino, la unua demando estas preskaŭ ĉiam pri la kaptuko. Ofte mi aŭskultas: «Vi (ne) devas vesti kaptukon?» aŭ «Kial vi (ne) vestas kaptukon?». Honeste, mi ne plu volas aŭskulti la vorto «kaptuko». Mi iĝas islamanino, ĉar mi kredas, ke ekzistas nur unu Dio (li estu glorplena kaj majesta). Kaj ĉar mi kredas, ke Mohamedo (Dio honoru lin kaj Dio donu pacon al lin) estis lia profeto. Kaj ĉar mi kredas, ke la Sankta Korano estas la mesaĝo de Dio (li estu glorplena kaj majesta). La kaptuko ne estas, ne estis kaj ne estus centra punkto en mia kredo. Ankoraŭ en la Sankta Korano, la kaptuko ne estas grava temo. La ambaŭ versoj, tiu mencias la vestaĵo de virino, estas:
ĉapitro 24, verso 31
Kaj parolu al kredantaj virinoj ke ili devas vidi teren, ke ili devas gardi ilia ĉasteco kaj ke ili ne devas monti ilian ornomaĵon – krom tio, kio oni permesata vidi; kaj ke ili devas vuali iliajn dekoltaĵojn per iliaj tukoj (arablinvge: ĥumur, la pluralo de ĥimâr) …
ĉapitro 33, verso 59
Profeto, parolu al via edzinoj kaj al la via filinoj, ke ilin devas kovriĝi iliajn supervestojn (arablingve: ĝilbâb) supre de siaj korpoj. Kaŭze de tio plej eble oni ekkonas ilin kaj oni ne ĝenas ilin.
Laŭ mia opinio estas la grava parto de la verso «Kaŭze de tio plej eble oni ekkonas ilin kaj oni ne ĝenas ilin.», ĉar nenio scias, kio «ĥumur» kaj «ĝilbâb» ekzakte signifis en la tempo kaj en la lingvo de Mohamedo (Dio honoru lin kaj Dio donu pacon al lin). La interpretadoj diras diferencajn aĵojn, de malnudaj brustoj ĝis visaĝvualo. Pro tio mi sekvas al la nemiskomprenebla instrukcio «oni ekkonas ilin kaj oni ne ĝenas ilin». Laŭ mia opinio ĝi signifas, ke mi vestas vestaĵon, kiu en mia ĉirkaŭaĵo estas deca kaj konvena, kovras pli ol mezuma vestaĵon kaj ĝis estas ne okulfrapa. Se la virinoj en mia ĉirkaŭaĵo vestas kaptukon, ekzemple en la moskeo aŭ ĉe islamaj aranĝadoj, ankoraŭ mi vesetas kaptukon. Se la virinoj en mia ĉirkaŭaĵo ne vestas kaptukon, ankoraŭ mi ne vestas kaptukon.

Konzise: Jes, mi vestas kapukon. Ne, mi ne vestas kaptukon. Dependas je la cirkonstancoj. Kaj dependas je la hararanĝo. Se mi havas malbelhartagon, mi vestas kaptukon.

2011-02-15

Naskiĝtago de la profeto Mohamedo

Hodiaŭ estas la naskiĝtago de la profeto Mohamedo (Dio honoru lin kaj Dio donu pacon al lin), arablingva maŭlid an-nabî, laŭ la kalkulo de la sunaistoj. La ŝijaistoj festas kvin tagoj post la sunaistoj. Hodiaŭ tutmonde la islamanoj festas. En kelkaj landoj estas procesiojn, ofte la festo similas al la karnevalo en Eŭropaj landoj.

Sed kelkaj islamanoj ne festas la naskiĝtagon de la profeto Mohamedo (Dio honoru lin kaj Dio donu pacon al lin), ĉar ili sentas, ke la festo estas nepermesebla reformo (arablingva: bid'a). Ekzemple, pro tio hodiaŭ oni ne festas en Saŭda Arabio.

Mi sekvas al la germana propoldiro: «Oni devas festi ĉiujn festojn, kiu ekzistas». Ĉar hodiaŭ mi festas kaj mi bondeziras al miaj legantoj.

2011-02-14

Sufiĉas ... Dank' al Dio.

La prezidanto de Egiptujo, Hosni Mubarak, rezignas.
Multan dankon - ankaǔ al la egiptujaninoj. Ĝis la revido, Hosni Mubarak.
Fotografaĵoj ĉe «Voĉo de la Virinoj»

La mondo estas malsaĝa

Antaŭ ne longe mi sidis en la trajno. Mi vojaĝis hejmen ka mi sidis in kupeo kun juna viro. Mi estimas, ke li estis dek ses jarojn aĝa. Mi aŭskultis, ke li parolis kun amiko per lia poŝtelefono. Li rakontis: «Mi estis dum semajnfino en islama aranĝaĵo. Jes, mi nus estas islamano. Mia amiko diris al mi, ke mi estas islamano ĉiutempe, sed mi ne sciis. Mi preĝis kaj mi lernis la kvin kolojn ... preĝo kaj fasto kaj salâm ...»

Poste mi demandis lin, ĉu li konvertis al la islamo. Li rakontis pri lian islaman amikon, ke li estis islamano ĉiutempe, ke ĉiu homo denaska estas islamano. Kaj ke li ankoraŭ ne scias multa, sed li volas scii ĉiomon pri islamajn interdiktojn ...

Mi malbonestis. Mi kontraŭvole ĝisfund konas kiajn grupojn. Ili predikas ŝtonepoka islamo, ili interpretas tute laŭvorte la Sanktan Koranon, ilia islamo konsistas sole el reguloj kaj interdiktoj. Ilia konvinko estas tutsole ĝusta kaj se oni ne konsentas kun ili, ili minacas pri la «fritila infero.» Mi ne troigas.

Ĉiam denove estas mia demando: Kial tiu ŝtonepoka islamo estas atrakcia por eǔropaj gejunuloj? Kial ili volas sekvi al rigida ileologio, kiu klasifikas ĉiomo en bona - malbona, permesita - malpermesita, nigra - blanka?

2011-02-03

Vizaĝvualo en la Profesio en Eŭropo?

Okazaĵo eestas nun en la germana gazetaro. La okazaĵo koncernas germanan virinon kun maroka origino. Ŝi laboris kun kaptuko (hiĝab) en la burĝa oficejo en la germana urbo Frankfurto. Poste ŝi estis graveda per ŝia kvara ido kaj ŝi estis en patrintempo. Kaj nun ŝi volas returniri en la ŝian profesion - vestanta vizaĝvualon. Se ŝi ne povas labori kon la vizaĝvualo, ŝi deziras ricevi € 18.000,- (dek ok mil!) kompenso.
Fontoj: spiegel.de kaj fr-online.de/

Laŭ mia opinio ŝia kondukto estas nekorekta kaj ŝi malutilas al ŝiaj islamaj fratinoj. Mia motivigo estas, ke estas tre problema trovi laboron kiel kaptuko vestanta fratino. Nun memkompreneble la labordonantoj estas des pli skeptikaj: «Unue mi devas akceptas la kaptukon, post tio mi devas kacepti la vizaĝvualon?» Memkompreneble tiu esta malebla per la labordonantoj en Eŭropo. Ĉar en Eŭropo estas parte de la kulturo vidi vizaĝojn. La konsekvenco de vizaĝvualanta virino en profesio kon klientkontakto? Malpli klientoj! Por klientkontakto estas necesa vidi vizaĝon en Eŭropo! 

Mi defendas la leĝo de vesti la vizaĝvualon - kiel privatulino! Ankaŭ su la publiko forumo! Tamen absolute ne en profesio kun klientkontakto! Laŭ mia opinio, tio fratino nur volas ricevi multan monon. Se vere ŝi estus tiel rigida islama, ŝia edzo devus perlabori la monon por la familio. Se vere ŝi estus tiel rigida islama, ŝi ne laborus en miksoseksa profesio. 

Ŝi volas multoan monon kaj ŝi malutilas al ŝiaj islamaj fratinoj per ŝia kontukto? Indiferente! Koran dankon, kora «fratino»!

2011-02-02

B-ismi llāh

Mi volas komenĉigi mian blogon per la tradicie islama formulo «B-ismi llāhi r-rahmāni r-rahīm». En la araba lingvo  ĝi skribat بسم الله الرحمن الرحيم. Tio estas la unua frazo da 113 ĉapitroj de la Sanka Korano. La tradukaĵo en Esperanto estas «Je la nomo de Dio, la donema, la pardonema». La mallonga formula estas «B-ismi llāh», tiu signifas «Je la nomo de Dio». 

Ni diras tiun frazon ankaŭ en nia ĉiutaga lingvaĵo. Ni komenĉigas religiajn retorikaĵojn, referaĵojn, leterojn kaj similajn aferojn per «B-ismi llāh» aŭ «B-ismi llāhi r-rahmāni r-rahīm». Ĉe la rituala lavado antaŭ la preĝo kaj ankaŭ ĉe la islama buĉado, ni devas diri «B-ismi llāh». 

En aliaj situacioj estas ĝenerale uzata kaj tradicia agmaniero. Ekzemple ni diras «B-ismi llāh» 

  • antaŭ ni voĉlegas aŭ legas la Sanktan Koranon
  • antaŭ ni komenciĝas vojaĝon 
  • antaŭ ni eniras en domo aŭ en moskeo
  • antaŭ ni eliras el moskeo
  • antaŭ la seksaj interrilatoj
  • antaŭ ni manĝas

    Ĝenerale estas islama rito diri «B-ismi llāh» antaŭ ni komenciĝas agadon. Kaj pro tio ke mi komenciĝas mian blogon, mi diras «B-ismi llāh».